www.e-revo.8k.com |
|||
|
Rubén Teofil Diaconu Tkachenco Revo realigita dank´al Esperanto
Mi dediĉas tiun ĉi verkonal mia kara fratino Esterkaj je la memoro de nia patro LinoVerkita de la aŭtoro kaj dank´ la kunlaboron de Gramatika korektado: Floreal Villar Helpo pri enkomputiligo: Walter D. Fogar, Orlando L. Barboza Oscar Monge kaj Daniel Ojeda
Presidencia Roque Sáenz Peña Chaco Argentina
Ĝenerale kiam oni lernas Esperanton oni revas koni la mondon pere de ĝia utiligo, ĉar lingvo estas “ponto al alia popolo”, sed Esperanto estas pli, ĝi estas “ponto al ĉiuj popoloj en la mondo”, kaj post 10-jara aktiva partopreno en la E-movado , mi ĝuis emociajn travivaĵojn dum tri monatoj en Eŭropo, dank´al la Internacia Lingvo !
Enkonduko al la Dua EldonoKara leganto: se vi estas vojaĝema, vi certe komprenos mian senton: “vojaĝi estas speciala travivaĵo kaj ciam oni memoras ĝin kiel unikan personan sperton, kaj finfine oni volas verki pri tio”. Tamen, kiam mi revenis el Eŭropo, meze de septembro 1999, verdire mi ne imagis esti verkisto pri tiu ĵus finita vojaĝo, sed tiom da travivaĵoj kaj tiom da bonaj spertoj indis registri, rakonti kaj diskonigi ilin al ĉiuj esperantistoj aŭ E-parolantoj por sciigi aŭ konfirmi al ili pri la graveco kaj aktualeco de la Internacia Lingvo. Krome, estis mia kordeziro danki, ne kiel devo, sed kiel dankemo, al ĉiuj kiuj ebligis al mi tiun mirindan travivaĵon. Tiel mi laboris por aperigi la Unuan Eldonon , en majo de la jaro 2000. Kompreneble, laŭ tempopaso ĉio reviviĝas, kaj pli kaj pli da okazintaĵoj revenis al mia memoro kaj do, mi volas rakonti ilin, pere de tiu ĉi verko. Tiel, ke en ĉi-Dua Eldono mi priskribas kelkajn travivaĵojn kun pli da informoj aŭ pliaj detaloj, por doni iom pli precizan panoramon kaj bildigi ĝin laŭ vera okazigo. Mi nur atendas, ke vi ĝoju dum la legado kaj sciu pli pri la E-movado kaj, ke pere de miaj vortoj, vi sukcesu revivigi mian emocian eŭropan sperton “...realigita dank´al Esperanto”. Rubén T. Diaconu Tkachenco Pres. R. Sáenz Peña, majo 2006
Mapo pri la vojaĝo |
|||